Wednesday, January 3, 2018

La ilustrita gvidilo al doktoriĝo

Tio ĉi estas traduko de verko de profesoro Matt Might, kiu verkis la originalan The Illustrated Guide to a Ph.D.



Ĉiu aŭtune, mi klarigas al freŝa aro de ekdoktoriĝantaj studentoj kio estas doktoriĝo.

Estas malfacile klarigi per vortoj.

Do, mi uzas bildojn.

Jen, sube, la ilustrita gvidilo al doktoriĝo.




Imagu cirklon, kiu enhavas ĉiom da la homa scio:



Kiam vi finstudas ĉe bazlernejo, vi ion scias:



Kiam vi finstudas ĉe gimnazio, vi scias iom pli:



Per bakalaŭriĝo, vi akiras specialiĝon:



Magistriĝo pli profundigas tiun specialiĝon:



Legi esplorlaboraĵojn alportas vin al la limo de la homa scio:



Ĉe tiu limo, vi fokusiĝas:



Vi puŝadas la limon dum kelkaj jaroj:



Ĝis, iun tagon, la limo cedas:



Kaj, tiu deformiĝo, kiun vi faris, nomiĝas doktoriĝo (Ph.D.).



Sendube, la mondo nun aspektas malsama al vi:



Do, ne forgesu la pli vastan vidpunkton:



Daŭre puŝadu.

3 comments:

  1. Belega, simpla, justa kaj ĝusta klarigo!

    ReplyDelete
  2. Promeni universitate klare montras, ke preskaŭ ĉiuj ankoraŭ loĝas en la antaŭlasta bildo. Pro tio, Vidal donacis klarigan nomon: mikrosaĝuloj makroŝtultuloj; Kaj Edgar Morin: blindaj inteligentoj. La antaŭlasta bildo montras la vojon por la scienca sukceso. La lasta danĝeras tiun vojon, ĉar ĝi estas sendube la plej malfacila paŝo el ĉiuj. Mi finiĝas per demando, kiu temas pri la antaŭlasta bildo: Se la kreanto bildaron estus afrikano aŭ loĝanto de Respubliko Dominikana anstataŭ usonano, ĉu tiu kreaĵo alvenus ĝis ni?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Vicente! Saluton! Dankon pro via komento. Mi ne klare komprenas kial la demando temas specife pri la antaŭlasta bildo. Sed la demando estas grava. Mi ne certas pri kio estas la ĝusta respondo (mi emas diri ke verŝajne ne), sed certe estus pli bone por ĉiuj se la ĝusta respondo estus, "jes!" La disvastiĝo de bonaj ideoj ne same facilas depende de la origino, bedaŭrinde. Tio rilatas al la rimedoj por disvastigi la ideon, kaj ankaŭ al la antaŭjuĝoj de la aŭskultantoj.

      Delete