Friday, February 12, 2016

Senkrokodila Semajnfino ĉe Roĉestro en [Norda] Novjorkio.

La Senkrokodila Semajnfino II okazis de la 30a de januaro al la 31a de januaro, 2016


Roĉestro, Novjorkio. "Mi preferus esti en Roĉestro"


La Unua Tago  (2016/01/30)
Sabate, mia tago komencis kun kanaposurfanta gastiganto kiu amike akceptis min en sia domo eĉ se mi estas nekonata homo en tiu socia retpaĝo kaj mi ne havas referencojn. Ni matenmanĝis kune kaj paroladis dum horo pri multaj aferoj por pli bone koni nin ktp kaj poste ni promenadis tra la najbaro por ke mi koni ĝin  ĉar mi neniam antaŭe estis en Roĉestro. Do ni promenadis ĝis tagmezo. Fine li montris al mi la konstruaĵo Sibley kaj eliris.

Ĉe konstruaĵo Sibley la tuta grupo de Esperantistoj kuniĝis. Ni salutis nin kaj mi feliĉe kaj revidis iujn kaj renkontis novajn amikojn. Ni unue aŭskultis paroladon de Tomaso pri Esperanto por la ĉeestantoj de la balona arta evento (Airigami). Poste ni iris manĝi ĉe trinkejo nomata La Kolera Kapro (The Angry Goat). Ni sidis en la malantaŭa parto de la trinkejo kaj tiu parto fariĝis kiel Esperanta ĉambro kaj ŝajne en alia lando. Male al la nomo de la renkontiĝo, ni verdire ankaŭ krokodilis fojfoje ĉar multe el ni estas pli malpli komencantoj aŭ novaj progresantoj. Mi feliĉas esti koninta Diego'n kaj Kelly'n kaj ankaŭ esti revidinta Verno'n kiu mi konis lastajare ĉe ARE 22.

Airigami en Roĉestro


Kun plenaj stomakoj ni reiris trarigardi la balonan artaĵon. Kelkaj el ni pli malpli ludis vortludon pri bestaj nomoj dum ni trarigardis la artaĵon. La balona artaĵo estis pejzaĝo de akvofalo kaj rivero kun ĉirkaŭanta herbejo. Tiuj lokoj enhavis multajn bestojn kaj ni provis nomi ilin. La tuta artaĵo ŝajnis tre simpla sed vere ĝi havis multajn detalojn! Se vi daŭre observis ĝin vi trovis pli da malgradaj detaloj. Tra tiu tempo mi konis pli da ĉeestantoj dum ni marŝis tra la konstruaĵo. Ĉiuj estis tre agrablaj. Kiam ni jam vidis ĉiun detalon de la balona verko ni eliris la konstruaĵo Sibley kaj promenis apud la rivero Geneseo. Tomaso gvidis nin ĉirkaŭ parto de la najbaro kaj montris al ni kelkajn konatajn aferojn, konstruaĵojn ktp. Tiam la suno subiris kaj ni foriris la urbocentro kaj planis rekunveni ĉe Tomaso. Tre amikemaj Esperantistoj el Sirakuso helpis min retrovi mian jakon kiun mi forgesis ĉe La Kolera Kapro! (Dankon denove!)

La rivero Geneseo en Roĉestro.

Nokte ni kuniĝis ĉe Tomaso kie kelkaj ludis gitaron, ukelelon, basagitaron kaj aliajn instrumentojn preskaŭ la tutan nokton. Bedaŭrinde mi ne ludas instrumenton sed almenaŭ mi ĝoje aŭskultis la ludadon.

La Dua Tago (2016/01/31)
La dua tago komencis frue kun matenmanĝo en Grekio, Novjorkio, la urbo apud Roĉestro. Mi manĝis plenan teleron da ova pano ĉar mi tre malsatis kaj mi volis pretiĝi por promeni poste. Tiam ni jam konis nin bone kaj ni ĉiuj interparolis tre komforte kiel kuzinoj. Post manĝado ni veturigis al la granda lago nomata Lago Ontario. Mi ne certas kial ĝi ne estas nomata lago Ontarjo por konservi la akcento per kiu ĝi jam estas tre bone konata kaj pli konebla.

Haveno de Roĉestro    (angle: Rochester Harbor)



Ĉe la Lago Ontario estas longa varfo kun malgranda ruĝa kaj blanka turo. Eble ĝi estas lumturo sed mi ne bone vidis lumon sur ĝi. Ni promenis sur la varfo norden ale al Kanado ĝis la fino de la varfo. La afero ne estis facila ĉar la varfo estis kovrita plejparte por neĝo kaj glacio. Ni klopodis marŝi sur la glacia vojo sed parolante la afero ŝajne fariĝis pli facila. Bonŝance neniu falis sur la akvon aŭ ekglitis kaj falis. Post plena marŝado sur la glacia varfo ni promenis tra la apuda parko. Ni havis multe da tempo antaŭ la sekva agado do ni intertempe pasis tra "fama" superbazaro nomata Wegman's kaj poste al nia fina agado de la tago.

Laste ni iris al Fantasia Vetkurvojo por vetkuri per malgrandaj aŭtetoj. La aŭtetoj kuras sur malgranda fervojo elektra. La malgrandaj aŭtetoj vetkuris sur turnantaj vojoj kaj foje falis el la vojo se oni veturigis ĝin tro rapide. La afero pli malfaciliĝis en la lastaj raŭndoj kaj tiel la konkursantoj falis unu per unu. La lastaj tri travivantoj gajnis trofea aŭteto kiel memorigo. Mi ne gajnis la konkurson sed mi gajnis alian bonan sperton en Esperantujo.





Vidu grupan foton per ĉi tiu ligilo en la eventa paĝo ĉe Fejsbuk.

Notu: Se mi malbone uzis la lingvon, bonvolu diri al mi. #KOR

No comments:

Post a Comment